Ĉi jara MKR

Kvankam tutmonda epidemio de Corona viruso nuntempe ne permesas sociajn kontaktojn kaj malebligas renkontiĝojn kiel MKR ni esperas ke la situacio pliboniĝos ĝis aŭtuno kaj tamen preparas la renkontiĝon – ni tutkore deziras al vi ĉiuj multe da sano kaj esperas ke ni revidos unu la aliajn dum ĉi jara mKR!

31-a MKR (Montkabana Renkotiĝo) okazos ĉi jare inter 1-a kaj 4-a de oktobro 2020 en la “Rifugio Donegani” (1150 m) en la norda parto de la Apuanaj Alpoj, Toskanio, en la teritorio de la Komunumo de Minucciano, Provinco de Lucca (esperanta prononco: Minuĉiano – Luka).

rifugio-donegani
Rifugio Donegani, foto prenita de retpaĝo Tripadvisor.com

La ejo, en granda valo norddirekta, estas la plej taŭga ekirpunkto por ekskursi al la du belegajn pintojn de la Apuanaj montoj: Pizzo d’Uccello (Pico de Birdo – prononco: Pico d’Uĉelo), m. 1781, kaj Monte Pisanino (Monto Pizaneto – prononco: Pizanino), m 1946, la plej alta de la ĉeno, atingeblaj ĝuste piede de la montkabano.

LagoDiGramolazzo
Lago de Gramolazzo, Minucciano, kun Monte Pisanino malantaŭe kaj Pizzo d’Uccello dekstre, prenita de Wikipedio, fotis Archenzo

La partoprenantoj kiuj ne intencos supreniri tiujn montojn, povos piedmarŝi en la ĉirkauaĵo, ĝis montpasejojn (ekz. Passo della Focolaccia, prononco Paso de la Fokolaĉia, m 1645), de kie estas videbla la Tirena Maro aŭ viziti marmorminejoin.

Pli pri la montaro kaj ekskursoj :

uccelo1
Pizzo d’Uccello, normala aliro.
OLYMPUS DIGITAL CAMERA
Pizzo d’Uccello, rigardata de norda flanko.
pisanino2
Monte Pisanino, la plej facila aliro.
pisanino3
Monte Pisanino, la plej malfacila parto de normala aliro.
PassoDefocolacca-nikoms90autor
Passo della Focolaccia, celo atingebla per facila promenado
doneghani4
Montkabano “Orto di Donna”, ebla celo de MKR-ekskurso

Pri la ejo:

Noto: Bedaŭrinde la supraj interretaj paĝoj estas nur itallingvaj, Enrico Borrello kaj Annarosa Andrei povos helpi en la traduko de la partojn pri kiu vi estas interesataj .