29-a MKR, Erjavčeva koča, Slovenio (20-a – 23-a septembro 2018)

29-a MKR (Montkabana Renkontiĝo) okazos ĉi jare inter 20-a kaj 23-a de septembro en la ejo Erjavčeva koča (1525 m) en nordokcidenta angulo de Slovenio, ĉe fama strattrapasejo Vršič (1611 m) en Juliaj Alpoj. La nomo de la ejo eble jam estas konata al vi: ĝuste tie okazis la unua ne-aŭstra MKR en la jaro 2000 kaj ankaux ĝuste tie oni atingis la plej altan pinton de ĉiuj MKR-oj, Prisojnik, je 2547 m.

Ĉi jare, 18 jarojn post tiu fama 11-a MKR, oni ripetos la ekskursojn de tiama MKR vizitante jam menciitan pinton Prisojnik (2547 m) kaj najbaran Mala Mojstrovka (2332 m).

Advertisements